Hajkoj, somero 2026


sub blua ĉiel’
jen flava dom’, verda arb’ –
ruĝaj la floroj

ĝoje lokustoj
inter sovaĝ-tritikoj
kantas subsune

staras solece
sur jam rikoltita kamp’
juna sunfloro