Hajkoj


Somero, 2025

soleca arbo
origata de vesper’
sur tritikejo


ĉiel’ sen nuboj –
nenio ja videblas
ĉe blava sonĝo


kaŝas sin en flor’
malfortega insekto –
helas la kolor'


riveret’ kuras
eterne inter rokoj
apud la vojo


kreskas sur ŝtonoj
kaj likenoj kaj muskoj –
etaj detaloj


post la pluveto
herbojn lumigas la sun’
kaj verd’ ekbrilas

Aŭtuno, 2025

nun el la tero
jam ŝanĝita l’ plant-kolor’
multiĝas fungoj


freŝa aero –
verdajn kaj oranĝajn
portas folioj


la sun’ brilas
dum la vento ekfortas –
jen somereto!


ekmalvarmiĝas
kaj simple kiel tiel
oktobron finas

Vintro, 2026

jen ĉio blankas
jen ĉio ĉesas movi
jen ĉio mortas


placas ri al mi
kiel ombro somera
kiel sun’ vintra