I
Frritt!… estas la vento ekscitiĝanta.
Flakk!… estas la pluvo falanta torente.
Tiu malpura ventopuŝo kurbigas la arbojn de la Volsinia marbordo kaj rompiĝas kontraŭ la flanko de la montoj de Krimmo. Laŭlonge de la marbordo, la altajn rokojn senĉese ronĝas la ondoj el la vasta maro de Megalokrido.
Frritt!… Flakk!…
Funde de la haveno kaŝas la urbeto de Luktropo. Iuj centoj da domoj, kun verdaj rigardejoj, kiuj domojn defendas pli-malpli kontraŭ la mara vento. Kvar aŭ kvin krutaj stratoj, pli ravinoj ol vojoj, pavimitaj per ŝtonoj, malpurigitaj de skorio, kiun ĵetas la vulkanaj konusoj elfunde. La vulkano ne estas for – Vangloro. Tage, la enaj emanoj etendiĝas en formo de sulfuraj vaporoj. Nokte, de minuto al minuto, grandaj vomadoj de flamoj. Kiel lumturo, starante cent kvindek kertzoj alta, Vangloro montras la Luktropan havenon al la trafik-, fiŝ- kaj transport-ŝipoj, kies stevenoj segas la akvojn de Megalokrido.
Trans la urbeto akumuliĝas kelkaj ruinoj de la krimma epoko. Post arab-aspekta kvartalo, alkazabo blankmura, kun rondaj plafonoj kaj sunvoritaj terasoj — amaso da ŝtonkuboj ĵetitaj hazarde, kies punktojn forviŝis la tempa patino.
Inter aliaj, rimarkiĝas Ses-Kvaro, nomo donita al stranga konstruaĵo, kiu havas ses fenestrojn sur fronto, kaj kvar sur la alia.
Sonorilturo dominas la urbeton, la kvadrata sonorilturo de Sankta Filfileno, kun sonoriloj pendigitaj dikaj kiel la muroj, kaj kiujn la uragano foje sonigas.
Malbona signalo. Tiam, ĉi-landujoj timas.
Jen Luktropo. Poste, iuj loĝejoj disaj surkampe, inter stipoj kaj erikoj, passim, kiel en Britujo, sed ne estas ĝi en Britujo.
Ĉu estas ĝi en Francujo? Mi ne scias. Ĉu en Eŭropo? Mi nek scias.
Ĉiuokaze, ne serĉu Luktropon en la mapo — ne eĉ en la atlaso de Stieler.
II
Frok!… diskreta frapo sonas ĉe la mallarĝa pordo de Ses-Kvaro, en la maldekstra angulo de strato Mesagliero. Estas el la plej komfortaj domoj, se, tamen, ĉi tiu vorto eblas en Luktropo — unu el la plej riĉaj, se gajni jare post jare iujn milojn da fretzoj konsistigas riĉecon.
Al frapo respondas iu el tiaj sovaĝaj bojoj, kie estas hurlo — kiu memorigas la bojon de lupo. Poste fenestro malfermas super la pordo de Ses-Kvaro.
— Al ĉiuj diabloj, la maloportunaj! — diris voĉo malbon-humora.
Junulino tremis sub la pluvo, envolvita en malbona kovraĵo, demandante, se doktoro Trifulgo estis hejme.
— Li estas aŭ ne, tio dependas!
— Mi venis pro mia patro, kiu mortas!
— Kie li mortas?
— Apud Val Karnio, kvar kertzojn el ĉi tie.
— Kiel li nomas?
— Vort Kartifo.
— Vort Kartifo… la bakisto?
— Jes, kaj se doktoro Trifulgo…
— Doktoro Trifulgo ne estas hejme!
Kaj la fenestro fermis abrupte, dum la frritt-oj de la vento kaj la flakk-oj de la pluvo konfuziĝis en surdigan bruadon.
III
Malmola viro, estas doktoro Trifulgo. Ne tre kompata, li ne sanigis se ne pagita antaŭe. Lia maljuna Kurzofo — mikso de buldogo kaj pomeri-hundo — havas pli da koro ol li. La domo Ses-Kvaro, negastama al la malriĉuloj, malfermas nur al la riĉaj. Krome, estas tarifo: kaj por tifoidea, kaj por kongesto, kaj por perikardiito kaj aliaj malsanoj, kiujn kuracistoj inventas po dekduoj. Tamen, la bakisto Vort Kartifo estas malriĉulo, el mizera familio. Kial doktoro Trifulgo zorgu pri li, dum nokto tia?
— Nur ellitigi min — murmuris li reenlitiĝante — kostu dek fretzojn!
Apenaŭ dudek minutoj pasis, kiam la pordfrapilo refrapis la pordon de Ses-Kvaro.
Grumblante, la doktoro eliris sian liton kaj kliniĝis tra la fenestro.
— Kiu estas? — li kriis.
— Mi estas la edzino de Vort Kartifo.
— La bakisto de Val Karnio?
— Jes, kaj se vi neas iri, li mortos!
— Bone, vi vidviĝos!
— Jen dudek fretzoj…
— Dudek fretzoj, pro iri al Val Karnio, kvar kertzojn el ĉi tie!
— Mi petas!
— Al diablo!
Kaj la fenestro refermis. Dudek fretzoj! Bela rabataĵo! Riski malvarmumi aŭ doloriĝi postekzerce pro dudek fretzoj, precipe kiam morgaŭ atendos lin en Kiltreno la riĉulo Edzingovo, la podagra, kies podagron li ekspluatas pro kvindek fretzoj povizite!
Kun tiu agrabla perspektivo, doktoro Trifulgo redormis pli profunde ol antaŭe.
IV
Frritt!… Flakk!… kaj poste, frok!… frok!… frok!…
Al la ventopuŝo kuniĝas, ĉi-okaze, tri frapoj, de pli senhezita mano. La doktoro dormis. Li ellitiĝis, sed kun kia humoro! Kiam la fenestron li malfermis, la uragano eniris kiel mitrajl-sako.
— Estas pri la bakisto…
— Ankoraŭ tiu mizerulo!
— Mi estas lia patrino!
— La patrino, la edzino kaj la filino kreviĝu kun li!
— Li suferis atakon…
— Do li sin defendu!
— Al ni estis sendita iom da mono, — respondis la maljunulino — antaŭpago de la domo, kiun ni vendis al komandanto Dontrupo, en strato Mesagliero. Se vi ne venas, mia nepino ne plu havos patron, mia filino ne plu havos edzon, kaj mi ne plu havos filon!
Estis penige kaj terure aŭskulti la voĉon de la maljunulino, pensi, ke la ventopuŝo malvarmigis la sangon de ŝiaj vejnoj kaj la pluvo humidigis la ostojn sub ŝia maldika karno!
— Atako kostas ducent fretzojn! — respondis senkore Trifulgo.
— Ni nur havas cent dudek!
— Bonan nokton!
Kaj la fenestro fermis. Sed, post pripensado, cent dudek fretzoj pro unu horo kaj duono travoje, plus duonhoro vizite, faras sesdek fretzojn po horo — unu fretzo po minuto. Malmulta profito, sed ne malestiminda.
Anstataŭ reenlitiĝi, la doktoro envolvis sin en sian veston, enmetis siajn grandajn akvimunajn botojn, surmetis sian lavĉifon-jupon, kaj, kun sia haŭta ĉapo surkape kaj siaj mufgantoj enmane, li lasis la lampon bruligita, apud sia kodekso, malfermita je la 197a paĝo. Do, malfermante la pordon de Ses-Kvaro, li haltis sur la sojlo.
La maljunulino restis tie, apogante sur sia bastono, senkarnigita de siaj okdek jaroj da mizero!
— Ĉu la cent dudek fretzoj?
— Jene, kaj Dio redonu ilin centobligitajn!
— Dio! La mono de Dio! Ĉu estas persono, kiu eĉ vidis ĝian koloron?
La doktoro fajfis por Hurzofo, metis lampeton en ĝian buŝon, kaj prenis la vojon apud la maro.
La maljunulino sekvis.
V
Kia vetero de frritt-oj kaj flakk-oj! La sonorilojn de Sankta Filfileno movas la burasko! Malbona signalo! Bah! Doktoro Trifulgo ne estas superstiĉa. Li kredas je nenio, nek je sia propra scienco — krom tio, kio lin gajnigas. Kia vetero, sed ankoraŭ kia vojo! Ŝtonoj kaj skorioj — ŝtonoj, glitigaj pro algoj, skorioj, krepitantaj kiel ŝlako. Neniu alia lumo ol la lanterno de hundo Hurzofo, svaga, hezitema. Foje, la flampuŝado de Vangloro, en kies mezo ŝajnas ruliĝi grandaj siluetoj. Neniu scias, kio estas en la fundo de tiuj nesondeblaj krateroj. Eble la animoj el submondo, kiuj volatiliĝas ĵus elirinte.
La doktoro kaj la maljunulino trairas konturon de la marbordaj golfetoj. La maro blankas livide — blanko funebra. Ĝi brilegas frakasante kontraŭ la linio fosforeska de la surfo, kiu ŝajnas ĵeti lumvermo-stufaĵojn sur la plaĝon.
Tiele ambaŭ supreniras ĝis la voja kubuto, inter la ondaj dunoj, kies espartoj kaj junkoj interkolizias kun bajoneta tintado.
La hundo proksimiĝas al sia mastro kiel dirante:
«Eh! Cent dudek fretzoj por meti en la kiraskason! Ĉi tiel oni riĉiĝas! Iom plu por la korto de vivo! Unu plado plu por manĝi nokte! Unu manĝaĵo plu por fidela Hurzofo! Prizorgu ni la riĉajn malsanulojn kaj… iliajn monujojn!»
Tiam, la maljunulino haltas. Treme ŝi montras fingre, en la mallumo, ruĝan lumon. Estas la domo de Vort Kartifo, la bakisto.
— Ĉu tie? — diras la doktoro.
— Jes — respondas la maljunulino.
— Harrahŭau! — bojas hundo Hurzofo.
Subite, Vangloro tondras, skuata eĉ la abutmento de ĝia bazo. Fasko de fulgokoloraj flamoj supreniras ĝiszeniten, truante la nubojn. Doktoron Trifulgon faligas frapo.
Li ĵuras kristane, leviĝas, rigardas.
La maljunulino ne estas plu malantaŭ li. Ĉu ŝi malaperis en iun aperturon de la tero, aŭ flugis tra la brumo?
Pri la hundo, ĝi ankaŭ estas kun li, starante sur siaj malantaŭaj kruroj, buŝo malfermita, lia lanterno estingita.
— Antaŭen! — murmuras doktoro Trifulgo.
La honesta homo ricevis siajn cent dudek fretzojn. Li meritu ilin.
VI
Nur unu luma punkto, je duonkertzo. Estas la lamparo de la mortanto — de la mortinto eble. Jen la domo de la bakisto. La maljunulino jam montris fingre. Eblas nenia eraro.
Inter la fajfantaj frritt-oj, la krepitantaj flakk-oj kaj la ŝtormbruado, doktoro Trifulgo iradas urĝe.
Ju pli li avancas, des pli bone la domo distingiĝas, sola en erikejo.
Estas unike observi, kiom simila ĝi estas ol tiu de la doktoro, ol Ses-Kvaro de Luktropo. Sama fenestra aranĝo sur la fronto, sama kurba pordeto.
Doktoro Trifulgo iras tiel rapide, kiel permesas la ventopuŝo. La pordo estas duone malfermita, li nur puŝu. Li puŝas, eniras, kaj la vento ĝin refermas subite malantaŭ li. La hundo Hurzofo, ekstere, hurlas, silentante intertempe, kiel la kantorestroj inter la versikloj de psalmo de la Kvardek Horoj.
Strange! Oni dirus, ke doktoro Trifulgo revenis en sian propran domon. Sed li ne perdiĝis. Neniam li deviis. Li certe estis en Val Karnio, ne en Luktropo. Tamen, la sama koridoro malalta kaj kurba, la sama ligna helik-ŝtuparo, kun dika balustrado, eluzita de mantuŝado.
Li iras supren, alvenas ŝtupar-haltejen. Antaŭporde, malforta lumo filtriĝas sube, same kiel en Ses-Kvaro. Ĉu estas halucino? En svaga lumo, li rekonas sian ĉambron, la flava kanapo, dekstre la pirarba kofro, maldekstre la kiraskaso, en kiun li planis deponi la cent dudek fretzojn. Jen lia brakseĝo kun felaj kap-apogiloj, jen lia tord-pieda tablo, kaj sure, apud la mortanta lamparo, estas kodekso, malfermita je la 197a paĝo.
— Kio okazas al mi? — murmuras li.
Kio okazas al li? Li timas. Liaj pupiloj dilatiĝas. Lia korpo kuntiriĝas, reduktiĝas. Malvarma ŝvito malvarmigas lian haŭton, sur kiu li sentas kurantajn rapidajn timtremojn.
Sed rapidu! Mankas oleo, la lamparo estingiĝos — ankaŭ la mortanto!
Jes, enlite li estas — lia lito, kun kolonoj, kun baldakeno, tiel longa kiel larĝa, fermita de flormotivaj kurtenoj. Ĉu vere eblas, ke tiun liton posedus mizera bakistaĉo?
Per tremanta mano, doktoro Trifulgo prenas la kurtenojn. Li ilin malfermas, rigardas.
La mortanto, kies kapo montriĝas sur la kovrilo, ne movas, kiel tuj laste spironte. La doktoro kliniĝas…
Ah! Kia krio, al kiu respondas, ekstere, la terura hurlo de lia hundo.
La mortanto ja ne estas bakisto Vort Kartifo… Estas doktoro Trifulgo! Tiu, kiu kongestas — estas li mem! Cerba apopleksio kun akumuliĝo de seraĵoj en la cerbaj kavoj, kun korpa paralizo trans tie, kie troviĝas la lezo!
Jes! Estas li mem, kiun li venis viziti, pro kiu ili pagis cent dudek fretzojn! Li, kiu pro malmoleco kora neis sanigi la malriĉan bakiston! Li, kiu jam mortos!
Doktoro Trifulgo freneziĝas. Li sin sentas perdita. La simptomoj kreskas de minuto al minuto. Ne nur ĉiu spira funkcio nuliĝas en li, sed ankaŭ la movado de koro kaj spiro. Kaj, malgraŭ ĉio, li jam ne tute perdis la konscion!
Kion fari? Ĉu malpliigi la sangvolumenon per sangeltiro? Doktoro Trifulgo mortos, se li hezitas…
Oni ankoraŭ sangeltiris ĉi-epoke, kaj, kiel nuntempe, la kuracistoj sanigis el apopleksio tiujn, kiuj ne mortu.
Doktoro Trifulgo prenas sian valizeton, eltiras lanceton, pikas la brakvejnon de sia sozio: la sango ne alvenas al lia brako. Li energie frotas la bruston: lia propra korbato haltas. Li bruligas la piedojn per varmaj ŝtonoj: liaj propraj malvarmiĝas.
Tiam, lia sozio ekstaras, agitiĝas, eligas egan stertoron…
Kaj doktoro Trifulgo, malgraŭ ĉio, kion povus inspiri scienco, mortas en siaj manoj.
Frritt!… Flakk!…
VII
Matene, en domo Ses-Kvaro, estis trovita nenio krom kadavro — la de doktoro Trifulgo. Li estis metita en ĉerkon, kaj kondukita ĉe granda pompo al la Luktropa tombejo, kun ĉiuj aliaj, kiujn li sendis tien — laŭformule.
Pri maljuna Hurzofo, oni diras, ke ekde tiu tago, ĝi trairas la erikejon, kun la bruligita lanterno enbuŝe, hurlante kiel perdita hundo.
Mi ne scias, ĉu tio certas, sed stangaj aferoj okazas ĉe la Volsinia lando, precize ĉirkaŭ Luktropo!
Nu, mi ripetu, ne serĉu tiun urbeton en la mapo. La plej bonaj geografoj ne sukcesas interkonsenti pri ĝia pozicio je larĝeco — nek eĉ je longeco.