Antaŭ dek unu jaroj


scii plu
Dato: 3/10/2025
Lasta ŝanĝo: 4/10/2025
Priskribo: Traduko de la unua ĉapitro de Good Omens; originale verkis angle Neil Gaiman kaj Terry Pratchett en 1990.


NUNAJ TEORIOJ pri la kreo de la Universo deklaras, ke se ĝi estis kreita entute kaj ne simple komenciĝis, por diri iel, neoficiale, ĝi ekestis antaŭ inter dek kaj dudek mil milionoj da jaroj. Sammaniere la tero mem supoze aĝas ĉirkaŭ kvar kaj duonon mil milionojn da jaroj.

Tiuj datoj estas malĝustaj.

Mezepokaj judaj akademianoj datigis la Kreon je 3760 ᴀᴋ. Grekaj ortodoksaj teologoj datigis la Kreon jam je 5508 ᴀᴋ.

Ankaŭ tiuj sugestoj estas malĝustaj.

Ĉefepiskopo Jakobo Uŝero (1580-1656) publikigis Annales Veteris et Novi Testaments en 1654, kiu sugestis, ke la Ĉielo kaj la Tero estis kreita je 4004 ᴀᴋ. Unu el liaj asistantoj pliprofundigis la kalkulon, kaj eblis al li anonci triumfe, ke la Tero estis kreita dimanĉe 21-an de oktobro, 4004 ᴀᴋ, precize je la 9:00 matene, ĉar Dio ŝatis fini laboron frue matene dum Li sentas sin freŝa.

Ankaŭ tiu estis malĝusta. Pro preskaŭ kvarono da horo.

La tuta afero pri la fosiliaj dinosaŭraj skeletoj estis ŝerco, kiun paleontologoj ankoraŭ ne vidas.

Tio pruvas du aferojn:

Unue, Dio movas laŭ ekstreme misteraj, por ne diri, sinuaj manieroj. Dio ne ludas ĵetkubojn per la universo; Li ludas neesprimeblan ludon de sia propra kreivo, kiun oni povus kompari, laŭ la perspektivo de iu ajn alia ludanto,* t.e., ĉiuj al partoprenado ĉe obskura kaj kompleksa versio de pokero en tre malluma ĉambro, kun malplenaj kartoj, dum senfinaj vetoj, kun krupiisto, kiu ne diras al vi la regulojn, kaj ĉiam ridetas.

Due, la Tero estas Pesilo.

La astrologia antaŭdiro pri Pesilo en la “Viaj Steloj Hodiaŭ” kolumno el Tadfield-Anoncanto, en la tago kiam ĉi tiu rakonto komencas, legas tiel:

♎︎ PESILO. 24-a de septembro—23-a de oktobro.
Eble vi sentas vin elĉerpita kaj ĉiam en la sama malnova ĉiutaga rondo. Hejmaj kaj familiaj aferoj estas elstaraj kaj pendas de fajro. Evitu nenecesajn riskojn. Amiko estas grava por vi. Flankenigu gravajn decidojn, ĝis ke la vojo antaŭen ŝajnas klara. Eble vi estas vundebla al stomakdoloro hodiaŭ, do evitu salatojn. Helpo povas alveni de neatendita loko.

Ĉi tiu estis perfekte ĝusta laŭ ĉiuj aspektoj, krom la parteto pri salatoj.

NE ESTIS MALLUMA KAJ TEMPESTA NOKTO.

Ĝi devis esti, sed tiel estas la vetero. Por ĉiu freneza sciencisto, kiu havas oportunan tempeston ĝuste en la nokto kiam lian Grandan Laboron li kompletas kaj ĝi kuŝas sur la tero, estas dek duoj da aliaj, kiuj sidas sencele sub la trankvilaj steloj dum Igor akumulas kromhorojn.

Sed ne permesu al la nebulo (kun pluvo poste, temperaturo falonta al ĉirkaŭ kvardek kvin gradoj) doni al oni malveran senton de sekureco. Nur ĉar estas milda nokto, ne signifas, ke la obskuraj fortoj ne estas ekstere. Ili ĉiam estas ekstere. Ili estas ĉie.

Ili ĉiam estas. Tio estas la tuta celo.

Du el ili gvatis en la ruinita tombejo. Du ombraj formoj, unu kurbiginta kaj kaŭra, la alia maldika kaj minaca, ambaŭ Olimpiko-nivelaj gvatantoj. Se Bruce Springsteen registrus “Naskita por Gvati”, ĉi tiuj du estus en la albumkovraĵo. Ili jam gvatis en la nebulo dum du horoj, sed ili paŝiĝis kaj povis gvati dum la tuta nokto se necesus, kun ankoraŭ sufiĉe da aspra minaco por fina eksplodo da gvatado je la mateniĝo.

Fine, post pliaj dudek minutoj, unu el ili diris: “Al la infero kun tio. Li estu ĉi tie antaŭ horoj.”

La nomo de la parolinto estis Hasturo. Li estis Duko de Infero.


[! NEFINITA !]



CC-BY-SA 4.0 ~ github ~ made w/ hugo