Rakontado pri Certaj Eventoj okazintaj dum la lastaj dek unu jaroj de la homa historio, laŭ strikta konformo, kiel estos montrata, al:
La Bonaj kaj Precizaj Profetaĵoj de Agnes Frenezulo
Kompilis kaj editoris, kun Piednotoj de Eduka Naturo kaj Priskriboj por la Saĝuloj, Neil Gaiman kaj Terry Pratchett.
DRAMATIS PERSONAE
Supernaturaj Estaĵoj
Dio (Dio)
Metatrono (La Voĉo de Dio)
Azirafalo (Anĝelo, kaj partatempe vendisto de raraj libroj)
Satano (Falinta Anĝelo; la Malamiko)
Belzebubo (Ankaŭ Falinta Anĝelo kaj Princo de Infero)
Hasturo (Falinta Anĝelo kaj Duko de Infero)
Liguro (Ankaŭ Falinta Anĝelo kaj Duko de Infero)
Kroŭlo (Anĝelo, kiu ne tiom Falis kiom Promenis Svage Malsupren)
Apokalipsaj Gerajdantoj
MORTO (Morto)
Milito (Milito)
Malsatego (Malsatego)
Poluo (Poluo)
Homoj
Vi-Ne-Devas-Adulti Pulsifer (Sorĉistĉasisto)
Agnes Frenezulo (Profetino)
Neŭtono Pulsifero (Salajra Oficisto kaj Sorĉistĉasisto Privata)
Anatema Ilo (Praktika Okultistino kaj Profesia Descendulo)
Ŝadvelo (Sorĉistĉasisto Serĝenta)
Sinjorino Trejsi (Pentrita Jezabelino [nur matene, ĵaŭde laŭ aranĝo] kaj Mediumo)
Fratino Maria Parolema (Satana Monakino el la Babilanta Ordo de Sankta Berilino)
S-ro Joung (Patro)
S-ro Tajlero (Prezidanto de Loĝantasocio)
Distribuisto
Ili
ADAMO (Antikristo)
Pipro (Knabino)
Venslejo (Knabo)
Briano (Knabo)
Plena Koruso de Tibetanoj, Eksterteranoj, Usonanoj, Atlantidanoj kaj aliaj raraj kaj strangaj Estaĵoj de la Lastaj Tagoj.
Kaj:
Hundo (Satana inferhundo kaj kato-maltrankviliganto)